Showing posts with label Biblio. Show all posts
Showing posts with label Biblio. Show all posts

2015-04-26

La sankta Biblio

Vi povas sekvi la sankta biblio kun gnusocial (https://quitter.is/biblio/) kaj friendica (http://friendi.talkplus.org/profile/biblio), Estas bona komenco.

2010-12-21

La naskigô de Jesuo : Filmo de Jesuo

Filmo de la Kristnaskiĝo

Kristnasko

Kristnasko estas kristana festo por soleni la naskiĝon de Jesuo Kristo.

Ties dato estas la 25-a de decembro kaj pro malsamaj kalendaroj kelkaj ortodoksaj kristanaj eklezioj solenas tiun tagon en malsamaj tagoj. Fakte oni ne scias kiam vere naskiĝis Jesuo.
En jaro 354 la Eklezio decidis soleni naskon de Kristo je la dato de ĝistiama pagana festo en Romio 25-a de decembro.

Historio de Kristnasko laü Luko. ( biblio )

Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Auxgusto, ke la tuta mondo estu registrita.  Cxi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio. Kaj cxiuj iris, por esti registritaj, cxiu al sia urbo. Kaj Jozef ankaux supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet- Lehxem, cxar li estis el la domo kaj familio de David,  por esti registrita kun sia fiancxino Maria, kiu estis graveda.  Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por sxia akusxo. Kaj sxi naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauxvindis lin kaj kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili en la gastejo. Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon. Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkaux ili, kaj ili timis per granda timo. Kaj la angxelo diris al ili: Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo; cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, cxirkauxvinditan kaj kusxantan en staltrogo. Kaj subite estis kun la angxelo amaso de la cxiela armeo, lauxdante Dion, kaj dirante: Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro. Kaj kiam la angxeloj foriris de ili en la cxielon, la pasxtistoj diris unu al alia: Ni jam iru gxis Bet-Lehxem, kaj vidu cxi tiun okazintajxon, kiun la Eternulo sciigis al ni. Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kusxantan en la staltrogo.  Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri cxi tiu infano.  Kaj cxiuj auxdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la pasxtistoj. Sed Maria konservis cxiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro. Kaj la pasxtistoj revenis, glorante kaj lauxdante Dion pri cxio, kion ili auxdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.  Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la angxelo, antaux ol li estis en la ventro. Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo,  kiel estas skribite en la legxo de la Eternulo: Cxiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dedicxita al la Eternulo; kaj por alporti oferon laux tio, kio estas dirita en la legxo de la Eternulo: Paron da turtoj, aux du kolombidojn. Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj cxi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li. Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo. Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laux la kutimo de la legxo, tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante: Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laux Via vorto, en paco, Cxar miaj okuloj vidis Vian savon, Kiun Vi preparis antaux la vizagxo de cxiuj popoloj, Lumon por malkasxo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael. Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li; kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino: Jen cxi tiu estas metita por la falo kaj levigxo de multaj en Izrael, kaj por signo kontrauxparolata; kaj ankaux vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkasxigxu. Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Asxer (sxi estis grandagxa, logxinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco, kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj pregxoj nokte kaj tage. Kaj alveninte gxuste en tiu horo, sxi dankis Dion, kaj parolis pri li al cxiuj, kiuj atendadis la elacxeton de Jerusalem.  Kaj kiam ili jam faris cxion, konforme al la legxo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret.

Sekvi la biblio al identi.ca 

2010-08-10





"Jesuo, rigardante Sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun Li amis, diris al Sia patrino: Virino, jen via filo! Tiam Li diris al la discxiplo: Jen via patrino!" (Johano 19: 26-27).
Dum Jesuo Kristo estis krucumita, multaj homoj venis por atesti la okazon. La virinoj kiuj jam estis kun Jesuo Kristo ekde la tempo kiam Li estis en Galileo estis tie. Ili staris cxe la kruco. Inter ili estis Lia patrino. Kiam Li vidis sxin kaj la discxiplon kiun Li amis, Li faris cxi tiun deklaron, "Virino, jen via filo! ...Jen via patrino!" La deklaro estas esprimo de prizorgo por la patrino, ecx sur la kruco. La fakto ke Jesuo aludis Sian patrinon kiel "virino" kaj ne "patrino" jam igis kelkaj el Liaj kritikantoj akuzi Lin pri malhonoro al Sia patrino. Tamen, la esprimo estis kutima je Lia epoko kaj oni neniam rigardis gxin kiel signon de malhonoro. Lia respekto por Sia patrino igis Lin transdoni sxin al unu el Siaj fiditaj discxiploj por deca zorgo. Li volis ke sxi vidu la discxiplon kiel sian filon kaj la discxiplo vidu sxin kiel sian patrinon, kaj tial li prizorgu sxin. La discxiplo komprenis Lin kaj tuj prenis sxin en sian propran domon.
La apliko de cxi tiu deklaro estas ke infanoj devas prizorgi siajn gepatrojn, ecx kiam estas malfacile por ili fari tiele. Jesuo Kristo jam antaue kondamnis la agon de malzorgo de oniaj gepatroj dum oni servas Dion (vidu: Mateo 15:4-6;Marko 7:10-13). La kvina legxo jam ordonis devigon al gepatroj kiel religian devigon (Eliro 20:12; Readmono 5:16). Por infano ne prizorgi siajn gepatrojn precipe dum ili estas maljunaj estas peko.
Jesuo Kristo prizorgis Sian patrinon je Sia mortanta tempo. Cxu vi prizorgas viajn gepatrojn? Cxu ili povas pregxi por vi kaj beni vin je siaj mortantaj tempoj pro via prizorgo?
Dum kelkaj partoj de la mondo celebras la Tagon de la Patrino cxi-semajne, faru gxin kiel devon prizorgi, ne nur vian patrinon, sed viajn ambau gepatrojn. Se ili ne plu vivus, sercxu homojn kiujn vi povas prizorgi honore al viaj mortintaj gepatroj. Felicxan Tagon de la Patrino!
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

 "Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).



2010-07-10

Biblia Revuo

Biblia Revuo estas Internacia profesinivela gazeto enhavanta artikolojn de fakuloj pri la historio de la biblliaj tekstoj, de la kulturo de la antikva "proksima oriento", lingvistikaj studoj de la bibliaj tekstoj,arkeologio kaj aliaj temoj fakaj.

Vi povas legi ĉi tiu vevuo pdf formato

2008-07-10

Ne ekzistas justulo


Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu; / Ne ekzistas prudentulo, / Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion; / Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis; / Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu; (Romanoj 3:10-12)
En la mondo neniu estas justulo antaŭ okuloj de Dio. La Biblio diras: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu. Per nia homa penado ni ne povas fariĝi justulo. Se oni scias ĉi tiun fakton, li ekserĉos Dion, kiu estas preta pardoni tiujn, kiuj venas al Li, penante siajn pekojn. Se oni jesas, ke “Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis”, li estas proksima al Dio.
Plej legi...

2007-12-24

gojan Kristnaskon

Kaj la naskiĝo de Jesuo Kristo estis tiamaniere: kiam lia patrino Maria estis fianĉinigita al Jozef, antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito. 19 Kaj ŝia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi. 20 Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante: Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito. 21 Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj. 22 Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:
23 Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon,
Kaj oni donos al li la nomon Emanuel;

tio estas, Dio kun ni. 24 Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon; 25 kaj li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.

1 Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: 2 Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li. 3 Kaj kiam la regxo Herodo tion auxdis, li maltrankviligxis, kaj la tuta Jerusalem kun li. 4 Kaj kunveniginte cxiujn cxefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskigxi. 5 Kaj ili diris al li: En Bet-Lehxem de Judujo, cxar per la profeto estas skribite jene: 6 Kaj vi, ho Bet-Lehxem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; Cxar el vi venos reganto, Kiu pasxtos Mian popolon Izrael. 7 Tiam Herodo sekrete venigis la sagxulojn, kaj precize sciigxis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo. 8 Kaj li sendis ilin al Bet-Lehxem, dirante: Iru kaj elsercxu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaux venu kaj adorklinigxu al li. 9 Kaj auxdinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauxiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto. 10 Kaj vidante la stelon, ili gxojis kun tre granda gxojo. 11 Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorklinigxis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon.


2007-07-18

Pensoj el Biblio

CXion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino.

Kaj se homo mangxas kaj trinkas kaj gxuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio.

Mi scias, ke cxio, kion faras Dio, restas eterne.