SeaMonkey Council eldonis la duan alfa-version de la estonta SeaMonkey 2.1.
Ĉi tiu versio estas destinita nur por testado, sed ne por ĉiutaga uzado. Ĝi haveblas nur en la angla lingvo; por Vindozo, Mac OS X, kaj GNU/Linukso.
Ĉefaj novaĵoj rilate al la unua alfa-versio (laŭ la paĝo citita sube; mi kontrolis nur la eneston de kelkaj el la funkcioj):
Administrilo de aldonaĵoj
* Nova, enfolia, Administrilo de aldonaĵoj (kiel ĉe Firefox 4.0b1)
* Eblas trenŝovi adresojn aŭ dosierojn inter la Elŝutfenestro kaj dosieradministriloj.
* Eblas konservi plurajn mesaĝojn en apartajn dosierojn.
* Kelkaj interfacaj objektoj fariĝis moveblaj ĉe agordo de la strioj.
* La HTML5-a elemento
Showing posts with label linukso. Show all posts
Showing posts with label linukso. Show all posts
2010-07-08
2010-02-04
Kio estas Linukso?
Oni ofte diras, ke Linukso (angle: Linux) estas mastruma sistemo por komputiloj ("operaciumo"), kaj tio ne estas malvera. Tute precize ĝi estas la kerno de mastruma sistemo, kiu ofte estas uzata kun la programaro de la projektoGNU. Tiun ĉi kombinon iuj nomas "GNU/Linux" aŭ "GNU+Linux", aliaj simple "Linux". Tiu disputo pri nomoj neniam vere ripozis.
Tiu mastrum-sistema kerno (foje nomata "la linuksa kerno", por eviti miskomprenon) estis unue verkita en 1991 de Linus Torvalds, finna studento. La nomon li laŭdire ne mem derivis de sia antaŭnomo, sed la administranto de la unua komputilo, per kiu li prezentis Linukson al la publiko.
La maskoto de Linukso estas juna pingveno, kiu nomiĝas Tux (Tukso?).
Subscribe to:
Posts (Atom)