2007-06-22

esperanta filmoj

filma taglibro :

En ĉi tiu blogo estas tradukitajn en Esperanton rusiajn filmojn, spekteblajn kaj elŝuteblajn en la reto.
Ĉiuj filmoj, prezentitaj en la projekto, estas faritaj antaŭ la jaro 1954, tial ili estas konsiderataj publika havaĵo laŭ la rusiaj leĝoj. La subtitoligitaj versioj de ĉi tiuj filmoj estas disponeblaj laŭ la termioj de la Ĝenerala Publika Permesilo. Oni povas libere uzi ilin por nekomercaj celoj.
La filmoj estas elŝuteblaj en DivX-formato kaj oni povas spekti ilin pere DVD-aparatoj, kiuj apogas ĝin.



http://kinejo.blogsome.com

2007-06-19

persito kanto de Nigra Por La Vivo de Mauricio insulo

La grupo "Negro Pou La Vi" (Nigra Por La Vivo) de Mauricio insulo (Hinda Oceano) prezentas sian kanton "La Persisto"


Gejunuloj de la mondo
Jes, ĉiuj de la homa ras'
Vi persistu por sukcesi
Viajn revojn realigi

Da malfacilaĵ' la viv' ja plenas
Sed ne rezignu vi pro tio
Levu vin forte se vi falas
Daŭrigu kun energio

La viv' ofte malfacilas
Restu tamen pozitiva junular'
Obstaklojn vi ja ne timu
Atingos lumon vi dum la vojaĝ'

Kun la esper', fido vivu ĉiam
Ne malpaciencu iam
Nur kuraĝe vi sukcesos
Bone konsciiĝu pri tio vi jam

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi

Gepatrojn viajn vi plezurigu
Sin oferis ili por via sukces'
Nenio venis al ili donace
Prenu la ekzemplon de supre

Riĉigu vin per la lernado
Plenigu vin da bonaj sentoj
Ne plu senzorgan fuŝamuzon
Levu jam vin, ekiru antaŭen

La viv' ofte malfacilas
Restu tamen pozitiva junular'
Obstaklojn vi ja ne timu
Atingos lumon vi dum la vojaĝ'

Kun la esper', fido vivu ĉiam
Ne malpaciencu iam
Nur kuraĝe vi sukcesos
Bone konsciiĝu pri tio vi jam

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi

Prenu nun da temp' pensu pri futur'
Juĝu nun vi mem, iru al destin'
Restu pozitiva por atingi la cel'
Ne perdu kuraĝ', venku timojn mem !

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi