Iun tagon ŝia patrino, farinte kelkajn laktovaĵojn, diris al ŝi:
"Iru, kara, por kontroli ĉe via avino, ĉar mi aŭdis, ke ŝi tre malsanas; portu al ŝi laktovaĵon kaj ĉi tiun poteton da butero."
Ruĝkapuĉetulino tuj ekiris por viziti la avinon, kiu loĝis en alia vilaĝo.
Irante tra la arbaro, ŝi renkontis Avĉjon Lupo, kiu tre volis manĝi ŝin, sed tion li ne kuraĝis pro la proksimeco de kelkaj lignotondistoj en la arbaro. Li demandis al ŝi, kien ŝi iras. La kompatinda knabino, ne sciante ke estas danĝere resti kaj aŭskulti lupon, diris al li:
"Mi iras por viziti mian avinon kaj porti al ŝi laktovaĵon kaj poteton da butero de mia panjo."
"Ĉu ŝi loĝas longe for?" diris la Lupo.
"Ho! jes," respondis Ruĝkapuĉetulino; "preter tiu muelejo, kiun vi povas vidi, ĉe la unua domo en la vilaĝo."
"Nu," diris la Lupo, "ankaŭ mi iros por viziti ŝin. Mi iros per dekstra vojo, vi iru per maldekstra, kaj ni vidu, kiu la unua atingos ŝian domon."
La Lupo ekkuris kiel eble plej rapide, sekvante la plej mallongan vojon, kaj la etulino sekvis la plej longan, distrante sin per kolekti nuksojn, persekuti papiliojn, bukedigi floretojn. Post nelonge la Lupo atingis la hejmon de la maljunulino. Li frapis ĉe la pordo -- frap, frap.
"Kiu estas?"
"Via nepino, Ruĝkapuĉetulino," respondis la Lupo, falsante ties voĉon; "kiu alportas al vi laktovaĵon kaj poteton da butero senditajn al vi de panjo."
La bona avino, kiu estis en la lito pro malsaneto, elkriis
"Tiru la fadenon, la pordotenilo leviĝos."
La Lupo tiris la fadenon, kaj la pordo malfermiĝis, kaj li tuj ekfalis sur la bonulino kaj en daŭro de momento formanĝis ŝin, ĉar jam tri tagojn li tute ne manĝis. Li tiam fermis la pordon kaj eniris la liton de la avino, atendante Ruĝkapuĉetulinon, kiu iom poste alvenis kaj frapis ĉe la pordo -- frap, frap.
"Kiu estas?"
Ruĝkapuĉetulino, aŭdante la fortan voĉon de la Lupo, komencis timi; sed, kredante ke la avino suferis malvarmumon kaj pro tio raŭkis, ŝi respondis:
"Jen via nepino, Ruĝkapuĉetulino, kiu alportas al vi laktovaĵon kaj poteton da butero, kiujn panjo sendis al vi."
La Lupo elkriis al ŝi, moligante kiom eble plej sian voĉon:
"Tiru la fadenon, kaj la pordotenilo leviĝos."
Ruĝkapuĉetulino tiris la fadenon, kaj la pordo malfermiĝis.
La Lupo, vidante ŝian eniron, diris al ŝi dum li kaŝis sin sub la kovriloj:
"Metu la laktovaĵon kaj la poteton da butero sur la tabureton, kaj venu kaj ekkuŝu apud mi."
Ruĝkapuĉetulino senvestigis sin kaj enlitiĝis, kie, mirante pri la aspekto de la avino en la dormvestaĵoj, ŝi diris al tiu:
"Avino, tiom grandaj estas viaj brakoj!"
"Tiom pli bone por brakumi vin, kara."
"Avino, tiom grandaj estas viaj kruroj!"
"Tiom pli bone por kuri, kara."
"Avino, tiom grandaj estas viaj oreloj!"
"Tiom pli bone por aŭdi, kara."
"Avino, tiom grandaj estas viaj okuloj!"
"Tiom pli bone por vidi, kara."
"Avino, tiom grandaj estas viaj dentoj!"
"Tiom pli bone por manĝi vin."
Kaj, tion dirinte, tiu fia lupo ekfalis sur Ruĝkapuĉetulinon kaj tuj formanĝis ŝin.