2007-04-07

mi ne hontas pri la evangelio

Romanoj ĉapitro 1-2
Ĉar mi ne hontas pri la evangelio; ĉar ĝi estas la potenco de Dio al savo por ĉiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaŭ al la Grekoj. (Romanoj 1:16)

La evangelio al mi ne estas hontindaĵo, sed fiero kaj memlaŭdindaĵo. Bonecon, ke ni fariĝas koni Dion kaj fariĝas kredi Dion, mi volas prediki. Nur ĉi tiu evangelio povas savi nin de niaj pereantaj ecoj, kiuj ni mem ne povis kaj povos elsavi.

La potenco de la evangelio estas certigita de multe da popoloj, kiuj povis ŝanĝi siajn vivojn. Mia vivo ankaŭ atestas ke Dio estas amo kaj Li min savis de mia mizera kondiĉo. La gracon de la evangelio konfirmas la historio de homaro, kiel estas skribite: Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan, (Hebreoj 12:1) Ni danku al Dio pro Lia graco, kiu nin savis. Kaj ni preĝu ke ni ne hontu pri la evangelio, sed aktive propozu al niaj konatoj la bonan mesaĝon.

Ĝentila anonco: la 5a hora unuanima preĝado estas daŭranta Ni preĝu por japana spirita reviviĝo. Ni preĝu por pastroj kaj misiistoj. Ni preĝu por niaj prokusimuloj kaj najbaroj. Por tio ĉi tia grupo de unuanima preĝado naskiĝu ĉi tie kaj tie.

Regulajn preĝojn de la 6an, la 15an kaj la 21an mi proponadas.

http://dioestasamo.cocolog-nifty.com/

No comments: