2008-02-20

sendependenco de Kosovo


Kosovo estas lando de Balkanio, en la sudo de Eŭropo. Ĝis ĝia anonco de sendependenco je la 17-an de februaro 2008, ĝi estis laŭlege aŭtonoma regiono de Serbio (kaj fakte kontrolata de UNO). Ĝia memstareco estas jam akceptita de Usono kaj la plejparto de la Eŭropa Unio, sed ankoraŭ ne de Serbio, Rusio aŭ Ĉinio (kies permeso estas necesa por eniri UNO).
La plejparto de ĝia popolo estas etnaj albanoj (plejparte islamanoj). La procento de etnaj serboj estas malpli ol dek procentoj (plejparte ortodoksaj kristanoj.

La nomo Kosovo (prononcata “KOS-so-vo” de la serboj kaj “ko-SO-va” de la albanoj) ŝajne devenas el la slava vorto kos kiu signifas merlo, tre kutima en slavaj landoj, kiel Belorusio, Bosnio, Bulgario, Kroatio kaj Rusio, kaj konfirmita pro la germana nomo por la Kamparo de Kosovo, Amselfeld, tio estas “merlokamparo”). La provinco estas pli konata laŭ tiu nomo en Serbio kaj ekstere.

Kelkaj albanaj fakuloj opinias, ke tiu nomo estas serba formo por "altebenaĵo", sed tiu teorio ne koincidas kun la ofteco de la nomo en aliaj slavaj landoj. Ĉiukaze la albana formo estas versio de slavdevena loknomo kaj estas uzata de la albanaj kosovanoj kaj de tiuj de Albanio mem kompreneble. "Kosovo" estas uzata de la jam malmultaj serboj de la nordo de la provinco kaj en la resto de la iama Jugoslavio.

La uzado de la du alternativaj nomoj estas tikla afero politike por la serboj kaj albanoj de Kosovo, ĉar ili konsideras la uzadon de la alies nomo kiel neadon de iliaj rajtoj.


No comments: