2010-02-04

Kio estas Linukso?


Oni ofte diras, ke Linukso (angle: Linux) estas mastruma sistemo por komputiloj ("operaciumo"), kaj tio ne estas malvera. Tute precize ĝi estas la kerno de mastruma sistemo, kiu ofte estas uzata kun la programaro de la projektoGNU. Tiun ĉi kombinon iuj nomas "GNU/Linux" aŭ "GNU+Linux", aliaj simple "Linux". Tiu disputo pri nomoj neniam vere ripozis.
pingveno Tux estas la maskoto de Linukso
Tiu mastrum-sistema kerno (foje nomata "la linuksa kerno", por eviti miskomprenon) estis unue verkita en 1991 de Linus Torvalds, finna studento. La nomon li laŭdire ne mem derivis de sia antaŭnomo, sed la administranto de la unua komputilo, per kiu li prezentis Linukson al la publiko.
La maskoto de Linukso estas juna pingveno, kiu nomiĝas Tux (Tukso?).

No comments: