2010-03-05

Morgau la Printempo

Dusemajna intensiva trejnado kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizata teatro,
scena esprimado, ritma dancado, parolprononco, kantado, bio-mekaniko…

La staĝo interesos ĉiujn amantojn de amatora aŭ profesia teatro.
Ĝi estos gvidata de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsko. Ĉiuj kursoj estos
en la rusa kun samtempa interpretado al esperanto, tiel ke vi povu plene malkovri la teatro-lernadon
tian, kian oni instruas ĝin en rusparolantaj landoj.

Je la fino de la staĝo okazos spektaklo por la bjelorusa publiko. La spektaklo utiligos la ekzercojn
kaj verkojn laboritajn dum la staĝo.



Kostoj de la dusemajna stâgo: 472 € (inkluzive: 70 horoj de kursoj, tranoktado, manĝado, asekuroj...)
Ni proponas rabatojn por flug-biletoj kun nia kutima flug-agentejo.


La staĝo estas organizita de internacia teatra lernejo kiu jam havas longan sperton pri tutjaraj kursoj
de teatro en internacia medio. Por pli internaciigi siajn kursojn, ĝi nun proponas esperant-lingvan
staĝon. Vizitu la plurlingvan retejon de la asocio Morgaŭ la printempo:

pli informoj :

No comments: