2010-09-05

Forta vulkanerupcio en Indonezio

Vulkano en okcidenta parto de Indonezio, en la insulo de Sumatro ellasas sian plej perfortan erupcion post neaktiveco de 400 jaroj. La Monto Sinabung sendis turon de varma cindro pli ol tri kilometrojn ĉielen vendrede, devigante milojn de loĝantoj fuĝi al pli sekuraj lokoj por la dua fojo ĉi tiun semajnon. La tremo de la erupcio en la provinco de Norda Sumatro povis sentiĝi ok kilometrojn for.

vulkano

Oficialuloj diris, ke tio estis la plej forta erupcio ekde la 2460-metra vulkano abrupte finis sian longan dormon dimanĉe, kaj kreis panikon inter lokaj loĝantoj. "La vulkano erupciis je 4:38 matene kaj la erpucio daŭris 13 minutojn. Ĝi sendis kolumnon de cindro al alteco de 3000 metroj en la aeron. Tio ĉi estas la plej granda erupcio," Agus Budianto, registara scientisto diris al la novaĵagentejo AFP. Sro Budianto aldonis, ke tie estas "intensa magma movado" en la vulkano ekde ĵaŭda vespero.

 Pli...

No comments: