Kristnasko estas kristana festo por soleni la naskiĝon de Jesuo Kristo. 
Ties dato estas la 25-a de decembro kaj pro malsamaj kalendaroj kelkaj ortodoksaj kristanaj eklezioj solenas tiun tagon en malsamaj tagoj. Fakte oni ne scias kiam vere naskiĝis Jesuo.
En jaro 354 la Eklezio decidis soleni naskon de Kristo je la dato de ĝistiama pagana festo en Romio 25-a de decembro.
Historio de Kristnasko laü Luko. ( biblio )
Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Auxgusto, ke la  tuta mondo estu registrita.   Cxi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis  reganto de Sirio. Kaj cxiuj iris, por esti registritaj, cxiu al sia urbo. Kaj Jozef ankaux supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret,  en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-  Lehxem, cxar li estis el la domo kaj familio de David,   por esti registrita kun sia fiancxino Maria, kiu estis  graveda.   Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por sxia akusxo. Kaj sxi naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauxvindis lin  kaj kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili  en la gastejo. Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis  kaj nokte gardis sian gregon. Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro  de la Eternulo brilis cxirkaux ili, kaj ili timis per granda  timo. Kaj la angxelo diris al ili: Ne timu; cxar jen mi venigas al  vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta  popolo; cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David,  Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton,  cxirkauxvinditan kaj kusxantan en staltrogo. Kaj subite estis kun la angxelo amaso de la cxiela armeo,  lauxdante Dion, kaj dirante: Gloro al Dio en la supera alto,       Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro. Kaj kiam la angxeloj foriris de ili en la cxielon, la  pasxtistoj diris unu al alia: Ni jam iru gxis Bet-Lehxem,  kaj vidu cxi tiun okazintajxon, kiun la Eternulo sciigis al  ni. Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj  la infaneton kusxantan en la staltrogo.   Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis  parolita al ili pri cxi tiu infano.   Kaj cxiuj auxdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la  pasxtistoj. Sed Maria konservis cxiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin  en sia koro. Kaj la pasxtistoj revenis, glorante kaj lauxdante Dion pri  cxio, kion ili auxdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.   Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al  li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la angxelo,  antaux ol li estis en la ventro. Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de  Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la  Eternulo,   kiel estas skribite en la legxo de la Eternulo: Cxiu  virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dedicxita al la  Eternulo; kaj por alporti oferon laux tio, kio estas dirita en la  legxo de la Eternulo: Paron da turtoj, aux du kolombidojn. Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj  cxi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de  Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li. Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne  mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo. Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la  gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laux la  kutimo de la legxo, tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion,  dirante: Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton,       Laux Via vorto, en paco, Cxar miaj okuloj vidis Vian savon, Kiun Vi preparis antaux la vizagxo de cxiuj popoloj, Lumon por malkasxo al la gentoj,       Kaj gloron de Via popolo Izrael. Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis  parolita pri li; kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino: Jen  cxi tiu estas metita por la falo kaj levigxo de multaj en  Izrael, kaj por signo kontrauxparolata; kaj ankaux vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de  multaj koroj malkasxigxu. Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo  de Asxer (sxi estis grandagxa, logxinte sep jarojn kun sia  edzo de post sia virgeco, kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris  el la templo, adorante per fastoj kaj pregxoj nokte kaj  tage. Kaj alveninte gxuste en tiu horo, sxi dankis Dion, kaj  parolis pri li al cxiuj, kiuj atendadis la elacxeton de  Jerusalem.   Kaj kiam ili jam faris cxion, konforme al la legxo de la  Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret.
Sekvi la biblio al identi.ca 

 
No comments:
Post a Comment