2010-02-13

BBC reportagho - Esperanto - BBC report

BBC reportagho - Esperanto - BBC report

2010-02-09

Eriketo

Eriketo estas blogo de Eriketo. Oni trovas bonaj artikoloj.


2010-02-08

filmeto Erinaceto en nebulo

Dum vesperoj Erinaceto vizitadis Urseton por kune kalkuli stelojn. Ili sidiĝis sur ŝtipojn, ŝmactrinkis teon, kaj observis la stelplenan ĉielon. Ĝi pendis super la tegmento, tuj malantaŭ la fornotubo. Dekstre de la fornotubo estis la steloj de Urseto kaj maldekstre tiuj de Erinaceto.






Aliaj filmoj

2010-02-06

Skavirino esperanto muziko

Skavirino esperanto muziko




Aliaj muzikoj

2010-02-05

esperanto.com virtuala komunumo


Nun Esperanto.com estas  virtuala komunumo de esperantistoj.Esperanto.com estas socia reto, kreita de esperantistoj por esperantistoj.
En Esperanto.com vi povas komuniki kun amikoj, krei grupojn kaj partopreni en ili, aliĝi al eventoj, verki blogaĵojn, alŝuti fotojn, ludi ludojn, diskuti ks.
Esperanto.com havas multe da eblecoj kaj ni konstante aldonas novajn kaj plibonigas jam funkciantajn. Ĉiu esperantisto povas libere kaj senpage partopreni virtualan komunumonEsperanto.com. Ĉiuj eblecoj aperas tuj post facila kaj rapidakreo de konto. Ĉu vi volas esti ne nur uzanto, sed ankaŭ kontribui por evoluo de la retejo? Tiukaze aliĝu alnia teamo!


2010-02-04

Kio estas Linukso?


Oni ofte diras, ke Linukso (angle: Linux) estas mastruma sistemo por komputiloj ("operaciumo"), kaj tio ne estas malvera. Tute precize ĝi estas la kerno de mastruma sistemo, kiu ofte estas uzata kun la programaro de la projektoGNU. Tiun ĉi kombinon iuj nomas "GNU/Linux" aŭ "GNU+Linux", aliaj simple "Linux". Tiu disputo pri nomoj neniam vere ripozis.
pingveno Tux estas la maskoto de Linukso
Tiu mastrum-sistema kerno (foje nomata "la linuksa kerno", por eviti miskomprenon) estis unue verkita en 1991 de Linus Torvalds, finna studento. La nomon li laŭdire ne mem derivis de sia antaŭnomo, sed la administranto de la unua komputilo, per kiu li prezentis Linukson al la publiko.
La maskoto de Linukso estas juna pingveno, kiu nomiĝas Tux (Tukso?).