2017-07-09

esperanto.paris

http://esperanto.paris



La asocio Esperanto Parizo Francilio havas komunan sidejon kun la asocioj Espéranto-France kaj Espéranto-Jeunes.
Tiun sidejon, en Esperantujo, oni nomas "La Ĉerizejo". Ĝi situas en la kvartalo Bastille, je 150 metroj de la placo Bastille, kie situas la kolono de Julio, memore la revolucion de 1830 (vidu la supran foton). Tie situis la fortikaĵo Bastille Saint-Antoine uzita kiel malliberejo, kies preno far de la popolo la 14an de julio 1789 simbolas la francan revolucion ; tiu fortikaĵo estis malkonstruita tuj poste kaj do ne plu videblas. Pli da informo ĉe Vikipedio Bastille.

No comments: