2009-07-31

Chu vi konas la urbo Montpellier ?

La oficiala reto de montpelier havas esparanta versio. http://eo.montpellier.fr/
Naskiĝinta en la komenco de la jaro 1000, Montpeliero alvenas al la tria jarmilo, riĉa pro dek jarcentoj da historio foje tumulta, foje drama, ofte brila kaj ĉiam neordinara.
En la Langvedoka ebenaĵo, kies centron ĝi okupas, Montpeliero aspektas kiel escepto : ĝi estas la sola granda urbo, kies origino ne datumas de Antikveco. El tiu ĉi eksterordinara situacio, ĝi konservis la dinamismon de la plej junaj. Dum la malnovaj urboj, vestiĝoj de la romia imperio, senĉese kadukiĝas, ĝi konas en Mezepoko disvolviĝon kun mirinda rapideco. El simpla agrokultura bieno, ĝi iĝas en kelkaj jarcentoj ekonomia kaj kultura ĉefurbo unuaranga. Spite al nedaŭraj eklipsoj, Montpeliero sukcesis daŭrigi kaj disvolvi sian rolon de ĉefurbo de la Malalta-Langvedoko. Tiurilate, por Montpeliero la 18a jarcento estis ankaŭ favora periodo.
Sekve, la bela Mediteranea urbo ricevis multon kiel heredaĵon. Multoblaj kaj foje malproksimaj suzerenecoj alklimatigis tie guston de libereco. La vizitantoj el ĉiuj horizontoj igis ĝin tero de toleremo. Ĝiaj kleruloj donis al ĝi la respekton de la kulturo kaj de la kono.
Pli freŝdate, la alveno de novaj loĝantaroj, ĝia geografia privilegia situacio kaj ĝia forta potenco de spiritenergio donis al ĝi novan impeton, kaj ebligis forĝi bildon fidelan kun la realaĵo de juna kaj aŭdaca urbo. Tiu nova kresko ŝajnas, per sia rapideco, altendi la manon tra la tempo al la plej dinamismaj epokoj de la Montpeliera historio.

No comments: