2010-08-16

mojosa

Nova vorto : Mojosa ne eksistas ekde longe.

La vorto ekestis en novembro de 2003  kiam oni konstatis la fortan mankon de esperanto-vorto kiu signifus la samon kiel la angla vorto cool, sed ne en la laŭvorta senco (malvarmeta), sed en alia (moderna, bonega). Malkiel multaj aliaj proponoj pri slangaĵoj, ĝi ekuziĝis kaj enradikiĝis, kvankam ĝis nun preskaŭ nure inter la junuloj.

La seminaria laborgrupo konstatis, ke la esenco de la angla vorto cool tradukeblas kiel modernjunstila (emfazante tiel al moderneco, juneco kaj stileco), sed ĉar tion oni konstatis tro komplika, tro longa kaj ne tro cool-a, oni anstataŭe prenis la komencajn literojn de ĉiu de la tri radikoj (modern' - jun' - stil') kaj el ili kreis mallongigon MJS, kiu (laŭ sia po-litera elparolo) provizis bazon por la nova adjektivo mojosa.



Mojosa = MOderna Juna Stila
Mojosi - mojoso - mojose ... mojosega ... alie bonege


http://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa

No comments: