2007-05-13

52-a Eŭrovido-Kantokonkurso Serbio Venkintas


La 52-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazos la 10-an (duonfinalo) kaj la 12-an (granda finalo) de majo 2007 en Helsinko, la ĉefurbo de Finnlando. La konkurso okazos en la Hartwall Areena (ankaŭ nomata Helsingin Areena).
Eŭrovido-Kantokonkurso (EKK, oficiale angle Eurovision Song Contest; france Concours Eurovision de la Chanson) estas jara televida kanzonkonkurso kun partoprenantoj el diversaj landoj kies naciaj disaŭdigoj estas membroj de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio. La konkurso estas dissendata televide kaj ankaŭ radie tra Eŭropo. Lastatempe, la konkurso televidiĝis ankaŭ en aliaj partoj de la mondo.

La nomo de la konkurso devenas de "Eŭrovido", la televida distribua reto prizorgata de la Eŭropa Radio-Televida Unio (ERT, oficiale EBU = European Broadcasting Union). Ĉiu membro de ERT rajtas partopreni la konkurson, do ankaŭ afrikaj kaj aziaj landoj kiel Turkio, Israelo, Maroko, Tunizio, Alĝerio, Egipto, Libano kaj Sirio. El tiuj neeŭropaj landoj nur Turkio, Israelo kaj Maroko iam partoprenis. La internacia konkurso okazas en la lando de la antaŭa venkinto.

No comments: