2007-05-17

Tenu vin forte, ne timu


Fortigu la senfortiĝintajn manojn, kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn. Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro: Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos venĝo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin. Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos. Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo kaj en la stepo riveroj. (Jesaja 35:3-6)
Ĉapitro 35 de Jesaja estas profetaĵo pri Jesuo Kristo, precipe en versoj 3-6 estas la bona mesaĝo mem, kiu tiel funkciis al homoj hieraŭ kaj eĉ ankaŭ hodiaŭ. Mi kuraĝiĝadis ĝis nun per ĉi tiu sama mesaĝo. Ja ĉi tiu novaĵo de la savo kuraĝigas la malesperulojn kaj timemulojn.

Jes, la evangelio de Jesuo Kristo donas al blinduloj por vero kiel ni vidpovon; al surduloj por voĉo de Dio kiel ni aŭdpovon; al mutuloj kiel ni kantpovon al Dio; al lamuloj kiel ni irpovon al la regno de Dio kaj al pekuloj kiel ni la eternan pardonon. Ni neniam kaj nenion bezonos timi, ĉar la Savanto venas al ni kaj por ĉiam Li estas kun ni.

No comments: